La Batalo de l' Vivo. Чарльз Диккенс
Чтение книги онлайн.

Читать онлайн книгу La Batalo de l' Vivo - Чарльз Диккенс страница 3

Название: La Batalo de l' Vivo

Автор: Чарльз Диккенс

Издательство: Public Domain

Жанр: Зарубежная классика

Серия:

isbn:

isbn:

СКАЧАТЬ tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj; sed de la kapo ĝis la piedoj ĝi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco.

      Tia estis la eksteraĵo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis ĝin certe, ĉar ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun ŝi subtenadis preskaŭ de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn ŝi ne havis). Ŝi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo ŝi haltadis, metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la ambaŭ brakojn, ĝis ŝi subite ekmemoris ion, kio ankoraŭ mankis, kaj tiam ŝi forkuris por ĝin alporti.

      "Jen venas la du advokatoj, sinjoro!" diris Clemency en tono ne tre favora.

      "Aha!" ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. "Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?"

      "Li kredeble baldaŭ venos, patro", diris Grace. "Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l' suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, miaj sinjoroj!"

      "Bonan matenon, niaj sinjorinoj", diris sinjoro Snitchey, "por mi kaj Craggs – " tiu ĉi salutis – "bonan matenon, fraŭlino", li diris al Marion – "mi kisas al Vi la manon" – kaj tion ĉi li efektive faris. "Kaj mi deziras" – vere vidi ĝin sur li oni ne povis, ĉar je l' unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj – "ke tiu ĉi feliĉa tago cent fojojn revenu".

      "Ha, ha, ha!" ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la poŝoj: "La granda farso en cent aktoj"!

      "Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, "ke la granda farso por tiu ĉi aktorino estu mallongigita?"

      "Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la kurtenon.'"

      "La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio estas ankaŭ tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo! Kiel Vi nomas proceson?"

      "Ŝerco", respondis la doktoro.

      "Ĉu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.

      "Neniam", respondis la doktoro.

      "Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble lernos alie pensi".

      Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.

      "La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris Craggs.

      "La procesoj?" demandis la doktoro.

      "Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute mallaŭte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro".

      Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon.

      Kiam en la pordo de l' ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo, kaj ĉiuj tri lin salutis.

      "Ankoraŭ multajn feliĉajn tagojn Alf", diris la doktoro.

      "Tiu ĉi feliĉa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield", diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.

      "Ĝi multajn fojojn revenadu!" ripetis Craggs per profunda saluto.

      "Kia pafaro!" ekkriis Alfred kaj haltis, "kaj unu – du – tri – sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l' vivo. Mi ĝojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene: mi prenus ĝin por malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua – mia kara, bona Grace – tial mi eltenos kontraŭ Vi ĉiuj!"

      "Permesu, sinjoro, mi estis la unua", diris Clemency Newcome. "Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l' mateno. Mi estis interne en la domo."

      "Estas vere! Clemency estis la unua", diris Alfred. "Tiel mi kontraŭmetos al Vi Clemency'on."

      "Ha, ha, ha! – por ni kaj Craggs", diris Snitchey. "Kia kontraŭmeto!"

      "Ŝi eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi elrigardas", diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. "Kie estas la – mia Dio!"

      Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan'on Snitchey kaj Thomas'on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris la ambaŭ fratinoj, kaj – sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion'on kaj poste Grace'on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras ĝin al si tro facila.

      Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmanĝo, kaj ĉiuj sidiĝis al la manĝado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed ŝi sciis sin tiel loki, ke ŝi apartigis sian fratinon kaj Alfred'on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraŭ la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendanĝereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraŭ Grace. Clemency saltadis ĉirkaŭ la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranĉisto.

      "Viandon?" diris Britain, proksimiĝante al sinjoro Snitchey kun distranĉilo kaj forko en la mano kaj ĵetante al li la demandon kiel ŝtonon sur la kapon.

      "Jes", respondis la advokato.

      "Kaj Vi volas viandon?" diris Britain al Craggs.

      "Malgrasan kaj brunan", respondis tiuj ĉi. Kontentiginte la dezirojn de tiu ĉi ambaŭ kaj modere provizinte la doktoron (li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis, tio ĉi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: "mi pensis, ke li sufokiĝos"!

СКАЧАТЬ